Rechercher :

mardi 14 mai 2013

Laktoskuaĵoj





De kelkaj tagoj mi aĉetis aparaton kaj ingrediencojn por fari laktoskuaĵojn. Tio estas kompreneble ege simpla kuirarto, sed mi estas mallerta kuiristo kaj mi tute ne ŝatas kuiri, do ju pli simpla, des pli bona.

Jen la receptoj kiujn mi provis ĝis nun, por unu persono:

banana-vanila laktoskuaĵo:
- 1/2 banano
- 2 buloj da vanila glaciaĵo
- 12cl da lakto

banana-ĉokolada laktoskuaĵo:
- 1/2 banano
- 2 buloj da ĉokolada glaciaĵo
- 12cl da lakto

banana-vanila laktoskuaĵo kun spekulacoj :
- 1/2 banano
- 2 buloj da vanila glaciaĵo
- 4 spekulacoj
- 12cl da lakto

banana-ĉokolada laktoskuaĵo por frandemaj:
- 1/2 banano
- 2 buloj da ĉokolada glaciaĵo
- 2 supkuleroj da Nutella
- 2 ĉokoladaj keksoj
- 12cl da lakto

fraga laktoskuaĵo:
- 125g da fragoj
- jogurto
- 1/2 saketo da vanila sukero
- 2 buloj da vanila glaciaĵo
- 12cl da lakto

Ĝis nun, miaj plej ŝatataj laktoskuaĵoj estas la tutsimpla banana-vanila, kaj la banana-ĉokolada por frandemaj.